Ne Malaperis la Skandalo de la Riĉeco apud Gigantaj Mizeroj

   (ESPERANTO)  

   Tomaso PAINE skribis en la 18a jarcento: "La kontrasto de abundeco kaj mizero estas simila al mortintaj kaj vivantaj korpoj kunenĉenegitaj." Henriko GEORGE en la malfrua 19a jarcento, skribis: "la persisto de mizero inter progresanta riĉeco." Profesoro Johano DEWEY, Dekano de la Fakultato pri Filozofio en Kolumbia Universitato skribis: "Pro nombri tiujn sociologicajn filozofojn de la mondo, kiuj de la tempo de Platono ĝis nun egalrangas kun Henriko GEORGE, oni bezonas malpli ol la fingrojn de la du manoj. Neniu homo, neniu diplomito de iu spera instruada institucio, rajtas kredi ke li estas klera aŭ informita pri la socia funkciado, se li ne senpere konas teoriajn kontribuaĵojn de tiu grandioza Usona pensulo."

De Vilĉo SIMCOCK, el Britujo

36  < < FAQ  ENHAVO  Tradukoj  Kunigiloj  Okazaĵoj  Libroj  HEJMO  Poemo > >  Traktatoj  > >  Piedo  38

   Tiuj estis la vortoj de Yves PEURAUT, prezidanto de la Plenuma Komitato de Sennacieca Asocio Tutmonda (S.A.T.), en la solena inaŭguro de la 69a Kongreso de S.A.T. en Sankta Peterburgo en 1996.
   Mi ĵus relegis biografion de Toĉjo PAINE.   En la malfrua 18a jarcento, li skribis similajn vortojn: 'La kontrasto de abundeco kaj mizero estas simila al mortintaj kaj vivantaj korpoj kunenĉenegitaj.'
   Ankaŭ, en la malfrua 19a jarcento, la majstroverko de Henriko GEORGE havas la saman temon: 'la persisto de mizero inter progresanta riĉeco.'
   Profesoro Johano DEWEY, Dekano de la Fakultato pri Filozofio en Kolumbia Universitato skribis:
Pro nombri tiujn sociologicajn filozofojn de la mondo, kiuj de la tempo de Platono ĝis nun egalrangas kun Henriko GEORGE, oni bezonas malpli ol la fingrojn de la du manoj.   Neniu homo, neniu diplomito de iu sperta instruada institucio, rajtas kredi ke li estas klera aŭ informita pri la socia funkciado, se li ne senpere konas teoriajn kontribuaĵojn de tiu grandioza Usona pensulo.
   Kiam en Francio oni skribis 'Deklaracio de Rajtoj' kaj en Usono 'Deklaracio de Sendependeco' ili nur emfazis civilajn rajtojn.   Filozofioj ankaŭ dum la 19a jarcento multe diskutis naturajn rajtojn.
   Sed Henriko GEORGE etendis la koncepton al ekonomiajn aferojn, akcentanta la rajton de ĉiuj homoj al la uzado de la tero kaj la rajto de ĉiu al la frukto de sia laboro.
   Pri tiu problemo de progresado kaj malriĉeco li proponis simplan solvon: permesu ke ĉiu havu teron, kiun tiu deziras, kondiĉe ke ili pagu en la publikan kason ĝian tutan rentovaloron en la formo de imposto.
   Ni pensu pri la naturo de la tero.  George distingis inter ter-posedaĵo kaj posedaĵo de homfaritaj objektoj.  Oni supozas, ke li estis la unua kiu skribis pri tiu distingo.  Sed kompreneble la indiĝenoj de Usono, Aŭstralio, Nov-Zelando, k.t.p., konis la distingon--kaj per tiu surprizis la fruaj koloniistoj el Britio, Hispanio, k.a.  Eĉ en Britio ĝis la 18a jarcento tero ne estis privata proprietaĵo. Kiel diris Proudhon: 'La propriété c'est la vol' kaj li volis diri, ke posedeco de la tero estas ŝtelado.
   Ĉion kion ni havas dum la vivo -- nutraĵo, vestoj, domoj, mebloj, k.t.p., venas el la tero. La dependo de homoj sur la tero estas absoluta.
   Sed tero estas traktita simile kiel varo.  Sed ĝi estas tute malsimile al varo: Tero estas fiksita provizo; tero ne estas produkto de la homo; la homaro ne povas vivi sen tero.
   Ne  Malaperis  la  Skandalo  de  la  Riĉeco  apud  Gigantaj  Mizeroj..El Vilĉo SIMCOCK
   La egala rajto de ĉiuj homoj al la uzado de la tero similas al la egalo rajto spiri la aeron.  Plue ekzistas nenia rajto al posedo de tero.  La pravigo de privata posedo de io ajn estas, ke riĉeco produktita apartenas al tiuj, kiuj produktas ĝin.  Sed kiu povas produkti eĉ iomete da koto?   La origino ĉe la grandegaj terposedaĵoj de la Dukoj estas ŝtelado.
   Kiel skribis Paine: 'Estas malĝuste por diri kaj la Dio faris riĉulojn kaj malriĉulojn; li nur faris virojn kaj inojn; kaj li donas al ĉiuj la teron kiel ilia heredaĵo.'
   La miliardo Duko de Ŭestminstero posedas multajn milojn da hektaroj de nia lando, inkluzive de la plej valora tero en Londono por kiu li ricevas lupagon de miliono da pundoj semajne.   Estas la posedo de tero kiu donas al kelkaj homoj la povon riĉeĝi.   Kun ĉiu ekonomia antaŭeniro, luprezo pligrandiĝas sed salajroj restas pli malpli konstantaj.   Tiuj, kiuj posedas teron riĉiĝas sen peno.   Generacio post generacio konsentis agnoski la 'rajton' de tiu Duko sed la plej malriĉa Londona infano havas tiom rajton kion la filo de la Duko.   Paine kalkulis antaŭ du jarcentoj, ke la Duko de Riĉmondo ricevis enspezon, kiu egalas tiun de 2000 ordinarulojn kune.
   Kial la tero de "Mayfair" kaj "Knightsbridge", kiu treege riĉigas la Dukon de Ŭestminstero, fariĝis tiel valora? -- la altvaloro de tero okazas pro la ĉeestado kaj kreskado de la komunumo.   Kaj en multaj partoj de nia lando la valoro estas treege ankaŭ; la loko aŭ situatcio estas pli valora ol la konstruaĵo sur ĝi.   Ekzemple, unu el miaj filoj aĉetis dometon en bela parto de "Didsbury", Manĉestro; oni eniras la sidĉambro de la trotuaro.   Se oni povus translokiĝi la dometon al alia parto de Manĉestro; -- inter domaĉoj -- oni pagus kvaronon de la prezo.
   La solvo estas imposti la luprezon aŭ valoron de tero.   Ĉi tiu ebligus privatan okupadon de tero daŭrigi, sed postulas, ke okupanto de ĉiu loko pagu la komunumon por la privilegio de ĝia ekskluziva uzo.  Do, la imposto al ter-valoro certigas egalajn rajtojn al la uzo de tero.
   Do, kion povus fari progresema registaro?   Jen plano: Kolektu enspezon kaj samtempe tranĉu impostadon!